Soneto pri tempo viena
trankvila viena sezono
ripozis mi post la malsano
legante pri samideano
bedaŭre kun febla rezono

ne volis mi havi kontaktojn
nur foje kun la samlandanoj
ni klaĉis pri mortaj urbanoj
kompate ne konis mi faktojn

estis ankaŭ kelkaj friponoj
pozistoj kaj eĉ poetino
malmultaj agoj multaj sonoj

mordante lipojn mi silentis
kaj varmon kiel en uzino
nur iom pro distanco sentis
Zuriko, la 16an de novembro 1995