Soneto pri polaj balotoj
MI ne volis sed ja mi devis
MI havis grandegajn efikojn
MI faris riĉegajn praktikojn
MI pezan laboron fortlevis

sed tamen ekzistis konflikto
ambaŭ MI kaj NI ĉiunome
kaj unu posteno fantome
do restis iu kun aflikto

l' plej grave trovi la poenton
kiel inter veraj ĥoĥoloj
elekti saĝan prezidenton

preĝadis ankaŭ hipokritoj
kaj Dio per la apostoloj
decidis kun etaj hezitoj
Zuriko, la 19an de novembro 1995