Soneto je hispanaj zorgoj
atingis ni foran havenon
El Ferrol del Caudillo nokte
blinde en nebulo senvokte
ĉar vokto jam perdis postenon

mi serĉis zorge policiston
diktatoro ankoraŭ regis
sed mi ne trovis - Dio tegis
kaj vidis mi nur pacifiston

jam ne plu timigis faŝisto
demandis trista galicia
sacerdoto - "ĉu komunisto"

kunven' de l' parti' ĉe l' altaro
general' ĵaluz-ambicia
nin ĵetis sen trinkaĵ' al maro
Zuriko, la 20an de novembro 1995