Soneto pri barĉa kunveno
recepto por barĉo sarmata 
troviĝas en barĉa balado 
kaj ne nur bongustas manĝado 
sed fluas etoso ŝatata 

ie ajn kuiriris mi barĉon 
ĉiuj diris poste sincere 
ke ĝuste tiamaniere 
oni povas eviti marĉon 

aŭtuna kaj vintra sezono 
kun barĉo ne estas enua 
en kabano kaj en salono 

barĉadon aranĝu trankvile 
ĝi ĉiam okazas kongrua 
oni preparas ĝin facile
Zuriko, la 21an de novembro 1995