Soneto pri truka malgusto
trankvila rigid-firmamento
radie per luno vestita
silento restadas ravita
pli riĉe ol stel-ornamento

pri l' MALNOVA URBO balado
ke inter la turoj anĝelo
sur la varsovia ĉielo
kaj sonoriganta preĝado

neonoj anstataŭ blazonoj
jen postliberuma fobio
perdiĝis eĉ urbaj patronoj

pli nobla jam estas mizero
ĉar tiu nov-riĉa loĝio
entute ne zorgas pri vero
Zuriko, la 29an de novembro 1995