Soneto pri (mal)sekureco
nur kelkaj kondamnitaj murdoj
kaj oni pendigis ardulojn
neniu punis feliĉulojn
ekestis justecaj absurdoj

inversu ni situacion
kion ili farus pri sklavoj
mond' ilin pritraktis per savoj
ĉu homoj memoras nenion

pro stato de la humaneco
permesu ni ilin konstante
konsili pri... (mal)sekureco

ni petu pardonon je ŝuldoj
promesu servadon ridante
por kromaj efektoj sen grundoj
Zuriko, la 9an de novembro 1995