Soneto pri monda malsano
volis asoci’ de verkistoj
por ke mi traduku la strofojn
vidante aprobantajn lofojn
mi vokis kelkajn eldonistojn

faris mi temon por lektoro
inter aliaj kun ĵargono
estis volumo por rekono
de la tre malsana aŭtoro

mi volis kun li amuziĝi
demandi trovante kialojn
li tute ne povis leviĝi

kelkfoje mi ĉion tralegis
serĉante precizajn detalojn
dum aidoso mondon regis
Zuriko, la 1an de decembro 1995