Soneto pri suspekta fako
britoj scipovas organizi
Nacian Poezian Tagon
kaj ankaŭ sendi amor-sagon
per arda sento nin surprizi

sed oni povas perdi amon
en l' suda land' Jugoslavio
kaj trovi en Skandinavio
kie eĉ frosto faras varmon

se konas kora volumeno
nek vintron nek geografion
kial ni blindas ĝis ameno

oni tamburas en la ŝtato
ke bankoj servaĉas mafion
poeto estas suspektato
Zuriko, la 11an de decembro 1995