Soneto pri kara doktoro
ideo eterne ĉarmanta
kaj ĉiu pigr-politikisto
ne plu sentus sin fatalisto
se gvidus lin vojo urĝanta

eltrovis ĝin la okulisto
eksplodis ĝi kiel vulkano
etiĝis sed ardas slogano
pri vero atestas lingvisto

denove la simpla grandeco
modesto signifas ja multe
sed mankas al ni kuraĝeco

ekzistas granda diasporo
lernejoj kaj stratoj rezulte
de saĝa prudenta doktoro
Zuriko, la 15an de decembro 1995