Soneto pri Barbara Löpfe
bonege ŝin havi sur tero
vagadi tra montoj kaj maroj
kaj ankaŭ malantaŭ altaroj
ĉiele en la stela sfero

ŝi konas la lingvojn kaj sonojn
najbarojn kaj landon patrinan
poemojn ĵargonon obstinan
ŝi pretas por sorĉi la konojn

en mia teatro spontana
ŝi ludas - mi falas de laŭdo
kaj restas ŝi fatamorgana

flustrado trairas la korpon
amoras de ĵaŭdo al ĵaŭdo
mortante mi vokas la sorton
Zuriko, la 17an de decembro 1995