Soneto - kore pri Berthold Diel
filinojn eĉ kvar havis patro
ne estis li ja muelisto
sed ege konata artisto
li ne enteniĝis en kadro

kafejo disponis la lokon
li skribis ĉi tie poemojn
trovante diversgravajn temojn
esprimis li laŭdon kaj mokon

pri morto de sia edzino
eksciis li ankaŭ ĉe l' tablo
forlasis lin eĉ amatino

li iam kutime sen dramo
foriris kun plena kapablo
la loko nun restas kun famo
Zuriko, la 20an de decembro 1995