Soneto pri la geedziĝo
je l' tria li forte ofendis
al kiu vi nun gesinjoroj
ni volas edziĝi (kun ploroj)
hezitis sed tamen nin bendis

rapide nupto aranĝita
ĉar morgaŭ la Sankta Vespero
ankoraŭ la gipsa afero
festotablo jam rezervita

vespere tumult' sur perono
metis ŝin en lokomotivon
(neniu loko en vagono)

ĉifoje mi restis tre sola
havante ja alternativon
sed rajto decidis popola
Zuriko, la 23an de decembro 1995