Soneto pri Sankta Vespero
mi sidis sur l' loko ĉe l' tablo
en kiu dum Sankta Vespero
kutime laŭ pol-maniero
por fremdaj atendas afablo

ni kantis kristnaskajn kanzonojn
kaj mi ne plu estis perdita
sed certe agrable ŝokita
sentante neniujn bezonojn

mi scias jam ĉion pri l' loko
en kiu troviĝas Grandeco
l' plej granda de l' tuta epoko

por ĉiuj patrinoj nun solaj
revenas amar-pasinteco
sorĉiĝu oblatoj konsolaj
Zuriko, la 24an de decembro 1995