mi volas fratumi oblate kun iu perdita fripono kun arest-krimulo sen bono kun narkotikulo surstrate kun putin' en aĉa angulo kun tiu kiu lastan tramon preterlasis farante dramon kun kanajl' kun alkoholulo ni ŝuldas ilin la dankegon pro tio ke ne ni sed ili plenumas la malhonoregon ili nur estas naivuloj por de la malzorgo trankvili ni ĉiuj ja estas krimuloj