Soneto kun fama poeto
nomiĝas vilao "Halama"
pension' por famaj artistoj
sed tie ripozas statistoj
manĝaĵ' ĉiam estas la sama

al mi ĉiuj strange ridetis
matrono en viol-vestaĵo
amanto en ruĝa sportaĵo
onklino pri kaŭzo sekretis

demandis iu ĉu mi timas
volis lasi florojn sur l' lito
tie morta poeto klimas

fraŭlino kun kiu li dormis
tenadis kalon sur spirito
ĉar tiu spritulo malnormis
Zuriko, la 27an de decembro 1995