Soneto pri brava ministo
mi fosis dum kelkaj monatoj
subtere la karb-trotuaron
salutis mi minan skiparon
kaj ŝvitis mi kiel konatoj

persvadis min foje skipestro
mi helpis lin pri maturiĝo
ekestis eĉ uniformiĝo
por ridi pri iu orkestro

li tute... nek skribi nek legi
sed tamen li estis matura
mi certas - unika en mondo

scipovis minist' laboregi
kaj tasko okazis terura
atestis kunuloj el rondo
Zuriko, la 4an de decembro 1995