Soneto - germanoj ĉe poloj
en Varsovio kaj Krakovo
ni legis vespere poemojn
mi ridis ĉar tiujn dilemojn
neniu komprenis sen provo

nin aŭdis ja polaj verkistoj
"kial ili por ni nun legas"
"ĉar ili certe profitegas"
konsterne diris fatalistoj

en plano - normala kunveno
babili konatiĝi fidi
ĉio per l' germana subteno

germanoj volis relative
viziton polan antaŭvidi
sed poloj reagis pasive
Zuriko, la 7an de decembro 1995