Soneto pri makulaj zorgoj
mi aŭdas polan lingvon monde
kaj diras pole "bonan tagon"
ne ĉiam - se mi sentas plagon
silente traktas mi ĝin sonde

kolere prenas mi blasfemojn
post ĉiu vorto venas kurvo
en pol-lingvaĉo rimas pulvo
kiu... signifas fiajn temojn

alvenas ofte nur brutaro
kun hont' konstatas mi ke poloj
estas ja tim' por loĝantaro

ĉu en la katolika lando
mankas jam homoj kun bonvoloj
ĉu iu zorgas pri vortfando
Zuriko, la 17an de februaro 1995