Soneto anstataŭ nokturno
li konis neniun reklamon
ĉar ŝatis lin ja trankvileco
formita per milda forteco
dumvive komponis li amon

ni aŭdas nun pri diferencoj
je laŭdo de famaj artistoj
oscedo de politikistoj
kaj larĝo de ondaj frekvencoj

sed tiam ne estis sondisko
radioj dissendis nur lumon
veturoj okazis kun risko

intimo turniĝis tra limo
poeto malkovris volumon
piano sur ŝtona pavimo
Zuriko, la 22an de februaro 1995