Soneto pri frustra imago
mia imagemo jam frustras
kiel elpensi imagaĵon
sen vino manĝante rostaĵon
ĉar ĉio sen vino malgustas

ankaŭ mi ne povas imagi
kiel do per vodko buljonon
verŝi - mi cerbumis ja konon
sed "feliĉo" ne rajtas min plagi

imagaĉo estas terura
pro tio facile ne venas
senradika sorto futura

kantas "Ni l' Unua Brigado..."...
iu veterano kaj splenas
tutan historion... drinkado
Zuriko, la 23an de februaro 1995