Soneto laŭ tima aŭguro
malaperu ne nur artistoj
malaperu triboj kverelaj
malaperu landoj ribelaj
malaperu aĉaj turpistoj

homoj per digno unuiĝu
(bezono por lingvo komuna
krom homo iom oportuna)
kaj nur laŭ naturo disiĝu

terure per sort' damaĝitaj
nacioj jam senkonsidere
obstakle restas dividitaj

ilin eĉ fiago pravigas
por eble provoki sincere
aŭguron - ĝi nin ruinigas
Zuriko, la 28an de februaro 1995