Soneto pri mia blazono
malsupre duona sveltluno
kun kornoj levitaj al supro
sur bazo la kruco el kupro
kaj super ĝi rondo de suno

tri signoj en formo de ankro
bonfartu sanktaĵ' unuiga
espera blazono Ŝeliga
maldekstre kaj dekstre de kankro

plureco kreos harmonion
ne restos jam timo fantoma
posedos ni nur unu Dion

ĉiele ni kredu je kono
pri la paradizo sed homa
jen kredo kun nepra bezono
Zuriko, la 29an de februaro 1995