Soneto pri Andrzej Szczypiorski
prudente formiĝas la vortoj
la penso transiras per mano
kaj restas en nova romano
mensogoj kaj veraj raportoj

parencoj pugnigis jam fingrojn
li ankaŭ rigardis maldekstren
sed poste agadis li dekstren
finfine atingis li nigrojn

pri landa armeo li jesis
ligante kun grandaj meritoj
(popola armeo ĝi estis)

ĉu ŝatas vi ruĝan koloron
(demandoj ne estas evitoj)
la majstro moltuŝis la koron
Zuriko, la 3an de februaro 1995