Soneto pri iama bapto
mi venis kaj ien mi iras
en l' preĝej' du ĥoroj kantadis
oni legis kaj orgenadis
estante mi kredas kaj spiras

je mia nomo onklo jesis
onklino konfirmis per citoj
tre frue jam venis hezitoj
mi poste eĉ dube karesis

de pensoj la kapo griziĝis
vundojn kuracis temp' kaj vino
mi scias kien mi kliniĝis

herezo jam estis etiko
mi tamen restados ĝis fino
iam baptita katoliko
Zuriko, la 12an de marto 1995