Soneto tamen rekonebla
nun amnezio min admonas
mi vidas okulojn virinajn
sentadas povojn sorĉistinajn
sed poste ilin ne rekonas

sur vojo min iu bontagas
mi kaptas post unu minuto
pripensas ĉu estis saluto
aŭ ĉu malkuraĝe mi vagas

mi povis eĉ bone kalkuli
memori ĉiujn telefonojn
nun... propran kravaton makuli

mi jam per enciklopedio
misuzas virinajn rekonojn
ŝajnas fino kun tragedio
Zuriko, la 13an de marto 1995