Soneto pri kruca esploro
skeleto de daŭraj trezoroj
kuraĝa per vertikalismo
tenta en horizontalismo
sur edroj troviĝas valoroj

vektoroj kun celoj sen fingro
kaj nulo fariĝas komenco
de nova ordiga tendenco
momenton ni trovos en cindro

ne mortis sur kruc' por furoro
esploru ni la resurekton
ĝi estis tre certa pri gloro

dubante ĉu kruco peziĝos
aldonu l' plej gravan korekton
ke ĉiuj ni tie troviĝos
Zuriko, la 15an de marto 1995