Soneto pri Kra... Kra... verkistoj
naskiĝis... mortis en Parizo
dum vivo tre ofte li neis
titoloj inverse obeis
kaj NE eĉ fariĝis devizo

alia majstro same aĝa
kun simila komence nomo
mortis en ĝeneva fremd-domo
nomtage - prapatro kuraĝa

en l' sama ege fama jaro
naskitaj... sed en du epokoj
kaj formoj verkis tiu paro

matene sonĝiĝis aŭroro
kornikojn mi vidis sur rokoj
krakadis kra... kra... la furoro
Zuriko, la 19an de marto 1995