Soneto pri Szalonek-sonoj
ŝajnas ĉio tre furioze
ŝtalkugloj en fortepiano
ĉiuj sonoj de uragano
samtempe kaj tutserioze

harmonio de disonancoj
sen ritmo sen tempomezuro
kuraĝe kun plena bravuro
simple sen kutimaj distancoj

subtonoj en kosma muziko
laŭ notoj - grafika artaĵo
frivolo kaj densa logiko

senpaŭze dum dudek kvar horoj
sur gruzo kaj fasta cindraĵo
el du vok-ornamaj sektoroj
Zuriko, la 2an de marto 1995