Soneto pri fuŝa eldono
ŝi volis por mi ion fari
ĉar estis ŝi ege dankema
afero okazis dilema
mi tute ne povis kompari

ŝi mem prilaboris poemojn
transdonis al la eldonisto
sed fuŝa li estis artisto
pli bone jam kaŝi la skemojn

ekestis volumo erara
specialistino prijuĝis
pro tio fariĝis ĝi rara

ridante ĝis nuna momento
ankoraŭ mi honte ne fuĝis
demento pli donas ol sento
Zuriko, la 26an de marto 1995