perdiĝis senscie la bildoj tre fruaj dometoj koloraj maturaj portretoj valoraj kaj ankaŭ desegnitaj ŝildoj ŝtelitaj eble en Pollando en Berlino aŭ en Parizo "Pegazo" kaj "Nuda surprizo" foriĝis kun oro sur rando ankaŭ de l' amiko kun skombro "Nigra voj' al socialismo antaŭ ĝi "ne"-signo al ombro" se iu ilin prunteprenis redonu - nur por altruismo kaj kostojn ĝis nun mi eltenis