Soneto pri naciaj febloj
KIU al l' carin' donis kronon
KIU spionis ribelantojn
KIU ŝanĝis nomposedantojn
KIU uzis fremdan simptomon

KIU skribis laŭd-poemaĉojn
KIU perfidis konfederon
KIU fermis por l' pastro teron
KIU fiksis la traktataĉojn

KIU donis profit-talonojn
KIU kriis "ni vin subtenos"
KIU kaŝaŭdis telefonojn

KIU - "ne donos ni butonojn"
KIU kantas "per sabr' ni prenos"
KIU venkos naci-friponojn
Zuriko, la 13an de aprilo 1995