Soneto laŭ hundmaniero
jes Jeti makulis terenon
kun hund' estis ofte tre ĝoje
sed tamen pisante survoje
ĝenis mia hundo serenon

Malnovurbon de Varsovio
trapasis ni ambaŭ promene
kelkfoje eĉ tre frumatene
bredado signifas manio

turistoj tretadis la koton
ektime perdis glaciaĵojn
sed ridis sentante dank-froton

amike per bona atesto
ne volas mi kovri plagaĵojn
hundo en urbo - damaĝbesto
Zuriko, la 20an de aprilo 1995