Soneto pri globvelistino
fiksiĝis en mia memoro
kun ŝi mi neniam parolis
navigi ja ĉiam mi volis
fascinis min vela fervoro

pli-malpli jar' sur oceano
terglobon ĉirkaŭis unua
krom ŝtormo restadis tre brua
modeste ŝin laŭdas peano

la ŝtonoj el mar' elĵetitaj
en Altar' de l' Grand-Aventuro
ornamas arĝente forĝitaj

bonguste aŭ tute fripone
de maroj eterna susuro
blasfemas aŭ preĝas impone
Zuriko, la 21an de aprilo 1995