Soneto pri alilingvantoj
kiu krom Joseph Conrad verkis
en fremda lingvo - tri rumanoj
ekestis eseoj romanoj
poemojn neniu avertis

petilo raporto letero
provu angle skribi verseton
mi faris germane peceton
kaj ruse - terura afero

mi scias ion pri humilo
ĉu sojlon trairi al tiuj
kiuj decidas pri utilo

plej facilan solvon ni prenu
estas unu lingvo por ĉiuj
bonfarton - trankvile kunvenu
Zuriko, la 28an de aprilo 1995