Soneto pri oftaj kaptprovoj
tiom da fojoj ĝi min ĉasis
sur maro ĉe ŝtorma vetero
kviete kaj eĉ kun kolero
ĝi tuŝis min sed tamen lasis

unue abelo ĉe nasko
milito toleris min lime
tuj poste travivis mi time
ekestis miraklo dum pasko

trifoje min rabis gangsteroj
en berlina kliniko febre
sed tamen ne prenis min sferoj

profunde en lago mi dronis
aspektis jes preskaŭ funebre
ĝi kaptos min - kelkfoje sonis
Zuriko, la 29an de aprilo 1995