Soneto ne nepre oranĝa
anstataŭ burleska pajaco
pendiĝis sub pia ĉielo
oranĝe vestita anĝelo
kun same ekscesa surfaco

ĥoĥoloj observis pasive
pli bone silenti ol krii
se oni komencus ebrii
la revo eksplodus aktive

li sola kaj tuta amaso
kontraŭe sed kun amikeco
ekestis la alternativo

submare kaj super Ĵuraso
oranĝas sarkasm-plimulteco
nur kun la artista motivo
Zuriko, la 8an de aprilo 1995