Soneto por maja festado
festiĝu la Unua Majo
krom aroj da senlaboruloj
krom tre afliktantaj soluloj
krom granda socia malgajo

ĉu ne konfuziĝas fikcio
fascinas vin ruĝa koloro
nun kronon bezonas doloro
por ombri sub la iluzio

hodiaŭ ne falas manao
jen krias sloganan riposton
"por vino kaj pano" arao

se maso en mort-apatioj
eltenos malsaton kaj froston
ho tiam disiĝos partioj
Zuriko, la 1an de majo 1995