Soneto pri unu polino
tuj oni devas ŝin nuptigi
sed edzon ŝi tamen ja havas
kverele - entute ne gravas
kiujn argumentojn punigi

alloga ofert' en presaĵo
ke bela polino ekamas
renkontoj ĉe kafo - reklamas
sin uloj per plor' kaj ĝemaĵo

mi sidis ĉe apuda tablo
ridante sed pro flirtoj prudaj
ĝenadis min ankaŭ diablo

ĉe okdeka perdis ŝi plaĉon
direktoroj estis tro krudaj
elektis glaci-produktaĉon
Zuriko, la 15an de majo 1995