Soneto pri kvar jubileoj
por ambaŭ proksimaj personoj
hodiaŭ dum la naskiĝtago
deziras mi eĉ sen imago
sukcesojn ĉe saĝaj ordonoj

letere aŭ per telefono
koregan Czajkowski kun frapo
sed kiel deziri por papo
suspiros mi al la plafono

kaj antaŭ altaro kandelon
bruligos por MONTE CASSINO
ĉar ili atingis ĉielon

memoros mi ankaŭ pli frue
pri tiuj de fama LENINO
ĉar sango miksiĝas sambrue
Zuriko, la 18an de majo 1995