Soneto pri la ruĝa meso
li volis sin eĉ krucifiksi
havante rigoran spiriton
sed vero reprenis krediton
grandecon - ĉu tuj intermiksi?

ne estis li iu Plutarĥo
nek iu ajn grandiozulo
sed estis li karierulo
servisto - sed ne ĉe monarĥo

ho kiom multe da ekzemploj
la ruĝa ne daŭras jam meso
ĉar ne plu ekzistas la temploj

se l' meso okazos en banko
volonte kun grand-intereso
aŭskultos mi pri l' nigra flanko
Zuriko, la 19an de majo 1995