Soneto patrine funebra
sur florkatafalko ŝi kuŝis
radiis saĝeca trankvilo
dum ĉerkon vualis kovrilo
ŝi certe abismon altuŝis

funebro potencis en kanto
tamburis terbula svingŝuto
kun korpo ĉe drama konduto
droniĝis en cindr' diamanto

"ni iam revenos"  ŝi kantis
ne ĉion mi faris laŭ peto
plorante esperon ŝi plantis

ŝi zorge atendis je filo
sed fremda hastpelis min reto
nun ĝemas ŝi en sonorilo
Zuriko, la 25an de majo 1995