mi estas tro longe matura por teni eventualecon kaj eventualan membrecon donacos mi al temp' futura mi estis jam manipulata subskribis mi multajn paperojn pro tio forlasis mi sferojn mi amas kaj estas amata sen mi vin atingos progreso ĉar vi certe volas trankvile agadi sen mia permeso nur fama sed ne populara jen mia devizo utile la vero nun estas amara