Soneto pri pola festado
unua certe en Eŭropo
espero de l' pola nacio
La Trimaja Konstitucio
ekestis kompleta mis-opo

ĉar reĝ' Stanislao Aŭgusto
tre plaĉis al rusa carino
ne farto okazis sed fino
kun tute obskura malgusto

omaĝe al tiu malvenko
regantoj aranĝas la feston
fieron premante sur benko

profiton nun gajnas la ŝtato
popolo ricevas nur reston
kaj klaĉas kun la aprob-bato
Zuriko, la 3an de majo 1995