Soneto kun Henryk Sienkiewicz
ĉu estis iam ŝtata fondo
"sinjor-moŝt' ĉe ni senmezure
malriĉe... ni plaŭdas terure"
eksonis dialekt-respondo

post kelkaj provoj en skribado
desegnis mi lude palacon
(ĉar Majstro ricevis donacon)
kun filo daŭris babilado

fariĝis la vera pilgrimo
(ne nur ĉiutaga vagado)
spirita kortuŝa intimo

trilogi' anstataŭ fibolo
al revo min gvidis legado
por poloj li estis idolo
Zuriko, la 5an de majo 1995