jes ĉio ĉi tie el ŝtono tegmentoj kaj muroj kaj plankoj kaj sojloj kaj tabloj kaj ŝrankoj kaj vojoj kaj ponto kaj fono kaj ĉio teksita per floroj ĉielen alloga preĝejo kaj pace dormanta tombejo ridetoj miksitaj kun ploroj ĉar ŝtono signifas potencon grandegan senliman eblecon sed ankaŭ deprim-dekadencon en tiu ĉi ŝton-paradizo almozo ornamas riĉecon ekestas socia surprizo