Soneto apud Roman Samsel
antaŭen sed ne grand-kuraĝa
plektiĝis en rolo servaĉa
sed sidis en li tento kraĉa
kapablis li esti ĝust-saĝa

postiris li iujn profetojn
por unu li vane kruciĝis
li povus sed li ne ĉarmiĝis
ne ĵetis legendojn en retojn

sesdekon nun ŝanĝi - sen ŝancoj
kaj certe ne por junaj jaroj
edziĝfeston fari kun dancoj

korp' volas pro spirit-kolero
foriri al mondaj rar-aroj
sur voj' al ĉiel' tra infero
Zuriko, la 15an de junio 1995