Soneto pri la ora plumo
de l' domo konata tra l' strato
mi iris dum floris ĝardenoj
revenis mi poste sen ĝenoj
por studi pri ludo kaj ŝato

teruraj milit-detruiloj
ruinoj nomiĝis la placoj
premion mi prenis sen gracoj
pro tio perdiĝis skribiloj

kaj pravis sinjor' kolonelo
mi vere estiĝis verkisto
sed ĉio fariĝis fetora

fortiĝis ŝtelista kartelo
eĉ dronis en marĉo puristo
nur plumo ĝis nun estas ora
Zurych, la 25an de junio 1995