Soneto nome Helmut Vogel
najbaro - ĉi tiu aktoro
belege ludadis pianon
sed li ruinigis la amon
jam kiel kritik-redaktoro

tretante velkintan laŭr-kronon
gustumis li rolon surscene
kaj kiam ŝi mortis matene
li amis ne inon sed tronon

restante rifuĝ-izolita
kaj fremda en propra medio
ekamis ŝi junan peĉulon

la amo ne estis planita
forflugis eĉ la poezio
traduko postlasis makulon
Zuriko, la 27an de junio 1995