Soneto kontraŭ patriotoj
pri Vilno mi aŭdis programon
meznokt' de junio la trian
indigne ekkriis mi tiam
ne turpon elsendu sed amon

litovojn atakis banditoj
vundegis per akraj vortaĉoj
kaj vipis per gluaj kantaĉoj
volante fariĝi benitoj

pardonu min fratoj litovaj
pro stulta obskura vanteco
pro trudoj eĉ ege malnovaj

ĉu savus nun polojn pardono
pro fi-plena aroganteco
hontegas jam pola Madono
Zuriko, la 3an de junio 1995