Soneto pri floraj infanoj
loĝante en Malnova Urbo
observis mi vivon surstrate
jes ili ne monstris kravate
sed lumpis kun granda perturbo

Parizo Berlino kaj kreta
Matalo ankaŭ Amsterdamo
scenejoj de homara dramo
senŝua ribelo proleta

tutmonda modo pri mizero
efekt' de krizo familia
principe manko de espero

molee jaĥto sur atolo
ankrumis poet' podolia
flor-infanoj nomis lin polo
Zuriko, la 8an de junio 1995